Mettez-vous hors ligne avec l'application Player FM !
Tomasz Makowski el la Pola Nacia Biblioteko, nun ankaŭ, vicprezidanto de CDNL
Manage episode 444747718 series 88957
Direktoroj de la Naciaj Bibliotekoj el la tuta mondo elektis la direktoron de la Pola Nacia Biblioteko, Tomasz Makowski kiel vicprezidanton de la Konferenco de la Direktoroj de CDNL dum la kunsido okazinta komence de oktobro 2024 en Brisbane, Aŭstralio. CDNL, Conference of Directors of National Libraries estas sendependa societo membriganta pli ol 100 direktorojn de la Naciaj Bibliotekoj el la tuta mondo. Ĝi kreiĝis por ebligi kunlaboron, interŝanĝon de spertoj kaj diskutojn pri komunaj temoj por ĉiuj naciaj libraroj. Ĉiujare la renkontiĝo de CDNL okazas dum la internacia konfereco de IFLA, Internacia Federacio de Societoj de Bibliotekistoj kaj Institucioj, kiu ĉi-jare okazas lime de septembro kaj oktobro. Partoprenis ĝin preskaŭ unu mil personoj el la tuta mondo. La Polan Nacian Bibliotekon reprezentis direktoro Tomasz Makowski kaj lia anstataŭanto Julia Konopka-Żołnierczuk. La ĉefa temo de la konferenco estis evoluo de la Artefarita Inteligento, ĝia evoluo en la bibliotekaj servoj kaj garantio de ĝenerala disponebleco de informoj.
El la elsendo 10.10.2024. Legas Gabi – 01′ 32″
https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2024/10/kk_gk_Direktoro-de-la-Pola-Nacia-Biblioteko-kun-nova-funkcio_0145.mp3930 episodes

Tous les épisodes
×Bienvenue sur Lecteur FM!
Lecteur FM recherche sur Internet des podcasts de haute qualité que vous pourrez apprécier dès maintenant. C'est la meilleure application de podcast et fonctionne sur Android, iPhone et le Web. Inscrivez-vous pour synchroniser les abonnements sur tous les appareils.