Player FM - Internet Radio Done Right
123 subscribers
Checked 1d ago
Ajouté il y a dix ans
Contenu fourni par Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Tout le contenu du podcast, y compris les épisodes, les graphiques et les descriptions de podcast, est téléchargé et fourni directement par Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP ou son partenaire de plateforme de podcast. Si vous pensez que quelqu'un utilise votre œuvre protégée sans votre autorisation, vous pouvez suivre le processus décrit ici https://fr.player.fm/legal.
Player FM - Application Podcast
Mettez-vous hors ligne avec l'application Player FM !
Mettez-vous hors ligne avec l'application Player FM !
Pola Retradio en Esperanto
Tout marquer comme (non) lu
Manage series 88957
Contenu fourni par Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Tout le contenu du podcast, y compris les épisodes, les graphiques et les descriptions de podcast, est téléchargé et fourni directement par Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP ou son partenaire de plateforme de podcast. Si vous pensez que quelqu'un utilise votre œuvre protégée sans votre autorisation, vous pouvez suivre le processus décrit ici https://fr.player.fm/legal.
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
…
continue reading
931 episodes
Tout marquer comme (non) lu
Manage series 88957
Contenu fourni par Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Tout le contenu du podcast, y compris les épisodes, les graphiques et les descriptions de podcast, est téléchargé et fourni directement par Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP ou son partenaire de plateforme de podcast. Si vous pensez que quelqu'un utilise votre œuvre protégée sans votre autorisation, vous pouvez suivre le processus décrit ici https://fr.player.fm/legal.
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
…
continue reading
931 episodes
Tous les épisodes
×P
Pola Retradio en Esperanto


En la 1387-a E_elsendo el la 05.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La 4-an de aprilo pasis 66 jaroj post la establo de la unua profesia E-Redakcio en la strukturo de la publika Pola Radio. La datrevenon ni omaĝas i.a. per sondokumentaj citaĵoj aŭdiĝintaj en elsendo pri la 1-a datreveno de ĝia ekzistojaro en 1960. Parolas elstara pola filologo, profesoro Zenon Klemensiewicz, parolas la tiama Ĉefdelegito de UEA en Pollando, d-ro Roman Sakowicz. Krome aŭdiĝas la voĉo de ege populara radioparolistino Barbara Sokalówna, kiu ne nur fariĝis esperantisto, sed ankaŭ en Esperanto verkis kaj tradukis; • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri baldaŭ komenciĝontaj priaŭskultoj de pianistoj kvalifikitaj al la nunjara Internacia Chopin-konkurso; pri daŭra memoro kaj porlernejana konkurso de Manghha Muzeo pri helpo de Japanio al polaj orfoj el Siberio dum la 2-a mondmilito; • Nian felietonon ni dediĉas al polaj matematikistoj, kiuj rompis la ĉifrokodon de la germana Enigma, kio laŭ ekspertoj mallongigis la 2-an mondmiliton je 2-3 jaroj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la scienca E-somero i.a. kadre de IKU en Brno; pri eventoj de IKUE lige kun la Jubilea Jaro 2015: ikue.org; • La hodiaŭan programinformon akompanas foto de informafiŝo de Liven Dek rilatanta al la jubileo de la E-elsendoj de Pola Radio; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
P
Pola Retradio en Esperanto


En la 1386-a E_elsendo el la 30.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de Svedio, ke la funkcianta en Lund Pola Esplorinstituto, ektroviĝu sur Unesko-listo pri Memoro de la Mondo, pri klopodoj restarigi la unian debaton pri forigo de sezona horŝanĝo, pri kunlaboro de polaj filologoj kun pola komunumo en Aŭstralio. • En la scienbultena rubriko ni prezentas rezultojn de du enketoj en Pollando el 2019 kaj 2024 pri agresa kaj ofenda lingvaĵo en la reto. • En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun UEA-estraranino, Arko ni interparolas pri ŝiaj planoj koncerne la virinan agadon kaj pri ŝia diplomlaboraĵo prezentita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano pri tradukarto baze de la la ĉina, E-lingva kaj la angla eldonoj de la romano “Ruĝdoma sonĝo”. • Muzike ni prezentas fragmente la kanton el jutubo „‘Rio de Janeiro – La Urbo de Lumo”. Ni memorigas ankaŭ fragmente la kanton de Eruda Li „Bonvenon, amikoj”. La programinformon akompanas interreta foto, kiu rilatas al nia aktualaĵo pri sezonaj horŝanĝoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En marto 2019 kaj en novembro 2024, 815 polaj internaŭtoj, pli ol 15-jaraĝaj, partoprenis esplorojn pri agresa kaj ofenda lingvaĵo en la reto. Nun baze de tiuj esploroj aperis raporto de profesoro Marek Kochan el la varsovia Altlernejo pri la Socia Psikologio, lingvisto kaj specialisto pri komunikmedioj. El la raporto rezultas i.a., ke pasintjare 45 procentoj de la enketitoj renkontis agresajn kaj ofendajn enhavojn kaj 28 procentoj deklaris, ke ili mem spertis ilin. Precipe la problemo koncernis la plej junan generacion. Preskaŭ duono de personoj 15-24-jaraĝaj legis pri si en la reto negativajn opiniojn. Kvin jarojn pli frue la esplorrezultoj estis pli altaj, ĉar tiam 52 de la enketitoj deklaris, ke renkontis en la reto agresajn kaj ofendajn mesaĝojn, kaj 30 procentoj konfesis esti ilia adresato. Laŭ profesoro Kochan tio povas atesti, ke la fenomeno de la uzo de la agresa kaj ofenda lingvaĵo en la reto „normaliĝis” kaj internaŭtoj kutimiĝis al la komunikoj kun negativaj enhavoj, ĉar ĝenerale malatiĝis la nivelo de publika komuniknormo. Samtempe la internaŭtoj kapablas distingi la agresajn kaj ofendajn mesaĝojn disde kritiko. Por 67 procentoj de la enketitoj la agresa kaj ofenda lingvaĵo estas aplikata kun la celo malagrable tuŝi la adresaton. Por 66 procentoj temas pri mesaĝo plena de malamo, kaj por 34 procentoj ĉiu publika kritiko de aliaj personoj aŭ ties opinioj kalkuliĝas al agresa kaj ofenda lingvaĵo. Ĝenerale 87 procentoj de la respodintoj taksis la uzon de la agresa kaj ofenda lingvaĵo serioza socia problemo. Laŭ 90 procentoj necesas kontraŭbatali ĉi tiun fenemenon. Plej ofte deklaris tion virinoj, kaj la ĝenerala subteno por la kontraŭbatalado de agresa kaj ofenda lingvaĵo kreskas konforme al la klerecnivelo. Ju pli alta despli alta subteno Samtempe laŭ la polaj internaŭtoj la batalo kontraŭ reta agresa kaj ofenda lingvaĵo devas okazi sen limigo de la parollibereco. Tion deklaris 66 procentoj de la respondintoj. Por 7 procentoj la parollibereco estas pli grava ol la batalo kontraŭ la negativan fenomenon. 27 procentoj de la enketitoj emus rezigni pri parollibereco en la reto por eviti malamplenajn komentojn, negativajn mesaĝojn kun la uzo de agresa kaj ofenda lingvaĵo. El la elsendo 30.03.2025. Legas Barbara – 03′ 37″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/sc_bp_Esplorrezultoj-pri-agresa-kaj-ofenda-lingvajo-en-la-reto_0337.mp3…
P
Pola Retradio en Esperanto


En 2018 la Eŭropa Komisiono prezentis projekton de direktivo pri forigo de sezona horŝanĝo, tamen laboroj pri ĝi estis ĉesigitaj pro la pandemio. La aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono, Anna-Kaisa Itkonen alvokis la polan prezidentecon en la Unio restarigi la diskuton pri la temo. La unuaj paŝoj estis faritaj. La pola ministro pri evoluo kaj teknologio Grzegorz Paszyk kontaktis ĉi-rilate la unian komisaron pri transporto Apostolos Dzidzikostas, kiu subtenis la polan prezidantecon. Li memorigis, ke laŭ esploroj 84 procentoj de eŭropanoj kontraŭas la horŝanĝon unuavice pro negativaj sekvoj sanaj kaj sociaj. La pola ministro deklaris, ke oni faras ĉion por restarigi la laborojn pri la direktivo, sed la ĉefa bremsanto estas la brusela burokrataro. La ideo de la horŝanĝoj aperis fine de la 19-a jarcento kaj estis enkondukita la unuan fojon en 1916 fare de Germanio dum la 1-a mondmilito. En Pollando la horŝanĝo validis ekde 1977. Aktuale la sezonaj horŝanĝoj validas en 70 landoj. En Eŭropo la horŝanĝo ne validas en Islando, Turkio, Belorusio kaj Rusio. Ĉi-lasta lando rezignis pri horŝanĝo en 2011, Ĉilio en 2015, Brazilo en 2019. El la elsendo 30.03.2025. Legas Barbara – 01′ 54″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/w_bp_KIam-malaperos-sezonaj-temposangoj_0157.mp3…
Sciencistoj el la Filologia Fakultato de la Universitato en Lodzo (la centra Pollando) realigas la projekton „Esploroj pri la pola literaturo kiel instrumento helpanta integriĝi al pola kolonio en Aŭstralio”. Ĝi komenciĝis lastdecembre kaj daŭros ĝis novembro 2026. La kunlaboro koncernas la polkolonian medion, unuavice en Novsudkimrio. Tie troviĝas unu el la plej multnombraj komunumoj de poloj kaj poldevenduloj eksterlande. Filologoj el Lodzo helpas en la instruado/lernado de la pola lingvo, en organizo de la porinfana instruado, en zorgo pri lingvokorekteco. Pere de ĉio ĉi ili firmigas ligojn de poldevenuloj kun Pollando kaj kontribuas al integriĝo de la polkolonia medio en Novsudkimrio. Ĉiumonate didaktikistoj kaj lingvistoj el Pollando gvidas rete 12-horajn konsultojn. Kadre de la projekto estas organizataj ciklaj, malfermaj poeziaj laborrendevuoj, dum kiuj la poldevenaj aŭtoroj rakontas, interparolas pri sia kreado. Interesiĝantoj povas partopreni laborrenkontojn pri prozverkado – verkoj epikaj, historiaj, nuntempoj – pri kio ili interesiĝas. Ĉiumonate okazas diskutoj pri libroj en iu el la literaturaj kluboj de Sidnejo. Estas organizataj renkontiĝoj kun polaj verkistoj kaj poetoj. El la elsendo 30.03.2025. Legas Maciek – 01′ 36″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/w_mj_Flologoj-el-Lodzo-kunlaboras-kun-pola-komunumo-en-Australio_0136.mp3…
La svedaj aŭtoritatoj transdonis al Unesko petpostulon, ke la arkivo de la Pola Esplorinstituto en Lund ektroviĝu en la listo Memoro de la Mondo. La kolekto konata en la sciencista medio kiel arkivo de la germana koncentrejo Ravensbrück konsistas el pli ol 500 raportoj de la eksaj malliberigitoj de diversaj germanaj koncentrejoj. La atestoj de sklava laboro aŭ medicinaj eksperimentoj estis verkitaj de loĝantaj en Svedio poloj en la jaroj 1945-46. La konsiston de la arkivo eniras ankaŭ fotoj, dokumentoj kaj personaj memoraĵoj. Parto de ili estas rigardebla en la kulturcentro Kulturen en Lund. En 1945 miloj da malliberigitoj el germanaj koncentrejoj, inkluzive de multaj poloj, trafis al Svedio por la kuracado kadre de la kampanjo Blankaj Busoj de la Sveda Ruĝa Kruco. Multaj el ili parolis pole. La rolanta kiel tradukisto d-ro Zygmunt Łakociński, instruisto de la pola lingvo en la universitato de Lund, ekhavis la ideon ke ili verku siajn raportojn kaj mem engaĝiĝis por krei arkivon. Ĝi estis formaligita kaj ricevis la nomon Pola Instituto. Laŭ Hakan Hakansson el la universitata biblioteko en Lund la arkivo estas unikaĵo en la monda skalo. Post la bitigo de la dokumentoj en 2017 la portalo Witnessing Genocide ĉiujare estas vizitata de ĉirkaŭ 10 mil personoj, kio estas tre multe konsiderante, ke temas pri arkivaj dokumentoj. La arkivo de Ravensbrück-koncentrejo estas unu el la plej multe konsultataj ĉi-specaj kolektoj en Eŭropo. El la elsendo 30.03.2025. Legas Maciek – 01′ 58″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/w_mj_Instituto-de-Fontmterialoj_0158.mp3…
P
Pola Retradio en Esperanto


Post la informo pri la preparataj majaj eventoj en la kunteksto de la libroj pri Mumin-troloj de Tove Jansson mi nun proponas enrigardi la februaran numeron de Esperantolehti. Sur ĝiaj kulturaj paĝoj Jouko Lindstedt raportas, ke ĉiuj sep klasikaj mumin-romanoj de Tove Jansson aperis Esperante en bela vesto, lerte tradukitaj de Sten Johansson, unu el la plej elstaraj Esperantaj verkistoj nuntempaj. Kaj temas pri 1. Kometo en Muminvalo, 2. Ĉapelo de sorĉisto, 3. Memoroj de Muminpatro, 4. Somermeza dramo, 5. Vintro en Muminvalo, 6. La patro kaj la maro 7. Malfrue novembre. Krom ke indas legi ilin por lerni bonan Esperantan stilon, – skribas Jouko Lindstedt – ili estas ankaŭ bonegaj donacoj al eksterlandaj amikoj. Miaj personaj rekomendoj estas “Ĉapelo de sorĉisto”, “Somermeza dramo” kaj “Vintro en Muminvalo”, kiuj neforgeseble kaptas la etoson kaj magion de la finnaj somero kaj vintro. “La patro kaj la maro”, kaj precipe “Malfrue novembre”, estas verkitaj egale multe por plenkreskuloj kiel por infanoj. Por konanto de la muminoj estas interesa ankaŭ tio, ke Johansson tradukis ĉiujn librojn laŭ la lasta aŭtora versio, ne laŭ tiuj pli fruaj versioj, sur kiuj baziĝas ekzemple la finnaj tradukoj. Do, se vi legis la librojn finne, precipe “Kometo en Muminvalo” kaj “Memoroj de Muminpatro” proponas al vi parte novan rakonton. La librojn eldonis (kun subteno de Fondumo Esperanto) Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kiu nuntempe estas, apud Mondial, la plej aktiva Esperanto-eldonejo. Indas konatiĝi kun ties tuta sortimento por infanoj kaj plenkreskuloj Bedaŭrinde ekzemple la libroservo de UEA ne vendas librojn de EAB. Oni povas mendi rekte de Britio, sed tiam oni en EU devas pagi iom da dogano. Pli facile estas mendi tra la retaj librovendejoj Adlibris aŭ Amazon. Tion skribis Jouko Lindstedt. Lian informon sekvas aldona teksto, tiu de EAF-sekretario Tiina Oittinen, kiu aldonas, ke – mi citas: En la jaro 1984 aperis la unua traduko de Muminvalo- libroj en Esperanto fare de la tradukisto Eckhard Bick. La dua eldono estas de 1993, kiam aperis teknike pli bona kaj pli moderna versio kiel diras la tradukanto en la antaŭparolo. Li dankas ankaŭ Esperanto-Asocion de Finnlando, kiu iniciatis, organizis kaj financis la duan eldonon. Speciale Bick dankas s-inon Paula Harju pro lingvaj plibonigoj kaj s-ron Urho Rantanen pro komentoj kaj praktika helpo koncerne diversajn laborojn dum la verkado de tiu eldono. La libro baziĝas sur la verko de Tove Jansson. La originala titolo de la libro […] en Esperanto-priskribo estas estas „La nevidebla infano kaj aliaj rakontoj”. La libron eblas mendi ĉe EAF. Ĝia prezo estas 10 eŭroj aldone al poŝtaj kostoj. Kaj por ekhavi la libron sufiĉas sendi retmesaĝon al eafmendoj@esperanto.fi, kaj la kontaktulo estas Päivi Saarinen. Eble mi aldonu, ke nun la en la varsoviaj trafikiloj la ekranoj jen kaj jen disbildigas la foton de la aŭtorino de Muminvalaj historioj kun ŝia penso valora prezenton, nome „Traktu ĉiun tagon kiel donacon”. Ĝi valoras ne sole enpensiĝon, sed evidente la enpr aktikadon. Sur la kulturaj pagoj de la februara Esperantolehti i trovas krome artikolon de Saliko proksimigante la laŭreaton de la nunjara eldono de la ITE-artisto, tio estas amatora artisto, artisto kiu ne akiris formalan edukitecon. Kiel tiu ĉi estis elektita de Asocio por Antaŭenigi Kamparan Kulturon, lige kun la 25-jariĝo de la arta laboro, Markku Sarastamo, artisto kies ŝatokupo estas ankaŭ Esperanto. Kiel ni ekscias el aparte kadrita teksto Markku Sarastamo estas popolartisto kaj fabelverkisto. Lia verkoj estis ekspoziciitaj i.a. en 2007 dum la arta evento Festivalo Arta Lumo, organizita de la Esperanto-Asocio de Finnlando. La verkaro de Sarastamo inkluzivas la fabeltrilogion „Karbujo”, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. El la unua parto de la trilogio estis presita esperantlingva brajla versio. Saliko aldonas, ke „Li prezentas sin ekzemple kiel verkisto, magiisto, fotisto, faristo de perkomputilaj “pentraĵoj”. Kaj nunjare li prezentos sian arton dum kelkaj diversaj eventoj, i.a. en Hyvinkää dum la t.n. somera artopado. El la redakcia noto ni ekscias, ke „en Esperantolehti 4b/2025 (la PDF-forma kolora numero) aperis multaj artaĵoj de Markku Sarastamo kaj Esperanto-Asocio de Finnlando ricevis ekskluzivan rajton publiki ilin. Kelkaj el la verkoj estas tiaj, kiujn oni povas vidi nur en cifereca formo, ĉar surpapere ili perdas sian efikon (redakta aldono)”. Kaj ni specimene konatiĝas kun la arto de Markku Sarastamo per reta foto de iu el liaj verkoj”. Sed finante nian enrigardon en la februaran numeron de Esperanolehti ni citu lian penson. „Ĉiu tago estos pli bona ol atendite, ĉar kiam mi vekiĝas matene, mi nenion atendas.” El la elsendo 25.03.2025. Legas Barbara – 07′ 42″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/03/fel_El-la-E_Gazetaro_0742.mp3…
P
Pola Retradio en Esperanto


Fine de majo en la Muzeo de Kinematografio en Lodzo estos malfermita ekspozicio pri Mumintroloj, lige kun la 80-a datreveno de la unua eldono de la konata libro de Tove Jansson el Finnlando. La ekspoziciloko ne estas hazarda, ĉar en Lodzo en la jaroj 1977-1982 kreiĝis, en la pola-aŭstra kunlaboro, la animita serio „Rakontoj de Mumintroloj”. La filmoj estis realigitaj en la studio Se-Ma-For kaj la propono de rolantaj pupoj de Mumintroloj estis aprobita de la aŭtorino mem. La ekspozicio prezentos la historion de la libroserio kaj ankaŭ polajn aŭtorojn kaj filmistojn, kiuj kontribuis al popularigo de la libroserio en Pollando. Oni rigardos arkivajn fotojn pri la vizito de Tove Jansson en Pollando, pupojn, kiuj rolis en la animita filmserio, sondkumentojn, plurajn polajn eldonojn de la libroj pri Mumintroloj, de la bildstrioj, periodaĵoj, aŭdiolibroj. La ekspozicion akompanos edukprogramo. Okazos laborrenkontoj, filmprezentoj kaj popularscienca sesio pri aktualaj esploroj pri la mumintrola fenomeno. Ĉio ĉi okazos kunlabore kun Moomin Characters kaj Muzeo de Mumintroloj en Tampere. La ekspozicio okazos sub la patroneco de Ambasado de Finnlando en Pollando. Jam en 1984-a aperis la unua traduko de Muminvalo-libroj en Esperanto fare de Eckhard Bick. Brita Esperanto-Asocio aperigis fine de 2024 la sepan libron laŭvice el la Muminvala-serio en la traduko de Sten Johansson. El la elsendo 25.03.2025. Legas Gabi – 02′ 11″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/03/kk_gk_Festo-de-Mumintroloj-en-Lodzo_0211.mp3…
En la Getsemana Kapelo de la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruno artkonservistoj malkovris sub pluraj farbotavoloj malfrumezepokajn polikromiaĵojn kun scenoj de Pasiono. Laŭ profesorino Elżbieta Pilecka el la Belarta Fakultato de Kopernik-universitato en Toruno, tiu malkovro estas unu el gravaj punktoj ĉe unu el la gravaj kristanaj pilgrimitineroj, kiu estas la Jakoba Vojo. En la malfrua mezepoko ofte ĉe la preĝejoj estis konstruataj apartaj kapeloj kaj tia estas la kapelo, kie okazis la malkovro. Tiam ili estis malfermitaj kaj la trapasanaj kredantoj povis rigardi enen tra du grandaj arkadoj. La kapelo estas disponigota al vizitantoj. Troviĝos en ĝi informcentro pri la daŭre rekonstruata preĝejo de s-ta Jakobo kaj pri la Jakoba Vojo mem. Ĝi estos loko, en kiu eblos renkontiĝi kun specialisto gvidanta tra la riĉa interno de la preĝejo. Povas esti, ke la la artamantojn atendas pliaj emocioj. Ĉar baze de artikolo en la specializa periodaĵo „Jarlibro de Toruń” en kapelo ĉe la preĝejo de s-ta Jakobo ekzistis ankaŭ polikromiaĵoj prezentantaj la sep ĉefajn pekojn. Temas pri orgojlo, avideco, volupto, envio, senbrida manĝado kaj drinkado, kolero kaj pigreco. El la elsendo 25.03.2025. Legas Maciek – 01′ 33″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/03/kk_mj_La-16-jarcentaj-polikromiajoj-en-Torun_0133.mp3…
P
Pola Retradio en Esperanto


En la 1385-a E_elsendo el la 25.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La komenca aktualaĵo rilatas al la solenita en Pollando lastlunde Nacia Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri retrovitaj kaj restaŭritaj 16 polikromiaĵoj en la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruń (norda Pollando); pri vico da eventoj planitaj en Lodzo lige kun la 80-jariĝo de la unua libro pri muminvalaj troloj de Tove Jansson; pri litografaĵoj de Marc Chagall en la loko Lewkowo en la okcidenta Pollando. • Hodiaŭ ni enrigardas la kulturajn paĝojn de la februara numero de „Esperantolehti” el Finnlando, el kiuj ni ekscias novaĵojn pri E-tradukoj de libroj pri mumintroloj de Tove Jansson kaj pri la 25-jariĝo de la arta laboro de Markku Sarastamo, popola artisto kaj esperantisto. Interreta foto de iu el liaj verkoj akompanas nian hodiaŭan programinformon. • En la E-komunuma segmento ni informas – laŭ GK de UEA – pri burunda esperantistino kun ŝtata distngo okaze de la nunjara Tago de la Virinoj. • Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanto „Mi kaj vi” el ilia Arĝenta Albumo kaj la kanto „Karulino” el la KD de Vinilkosmo >Afrika Kompilo<. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
Bienvenue sur Lecteur FM!
Lecteur FM recherche sur Internet des podcasts de haute qualité que vous pourrez apprécier dès maintenant. C'est la meilleure application de podcast et fonctionne sur Android, iPhone et le Web. Inscrivez-vous pour synchroniser les abonnements sur tous les appareils.